Servas International

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Servas
Servas International
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1949 vd
Lando(j) Svislando vd
Situo Zuriko
Fondinto(j) Bob Luitweiler vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Servas International (mallonge : "Servas", ankaŭ reklamata sub la nomo Servas Open Doors, do "Servas malfermaj pordoj") estas neprofitcela neregistara organizaĵo fondita en 1949 sub la nomo "Peace builders" (packonstruantoj) iniciate de Bob Luitweiler, usona obĵetanto pro konscienco, pacisto kaj aktivulo por civitanaj rajtoj.

En 1952, ĝi ricevis la Esperantan nomon "SERVAS" pro tio ke ĝi portis ideon pri servo, kaj por per la ligo al Esperanto substreki la laboron por internacia kompreniĝo.[1] Krome tiutempe pli kaj pli da esperantoparolantaj membroj partoprenis en tiu agado,[2] kaj dum tiu periodo de Makartiismo, la vorto "Peace" (Paco) estis suspekta, konsiderata kiel ligita al komunismo. En orienta Eŭropo, ne multe da personoj parolis la anglan kaj preferis interŝanĝi en Esperanto.

Servas fariĝis neregistara organizaĵo (NRO) en la jaroj 1970. Ties slogano estas: "Pordoj malfermitaj por paco kaj amikeco" kaj ĝiaj agadkampoj: paco, vojaĝoj, amikeco, homaj rajtoj.

Bob Luitweiler mortis 89-jara. La asocio, kiun li fondis funkcias en pli ol 120 landoj kiel gastiga servo. Ekzistas pli ol 20 000 "malfermitaj pordoj" tra la mondo. Germanio, Italio, Usono kaj Francio estas inter la plej reprezentitaj landoj kun inter 1500 kaj 2000 membroj.

  1. artikolo prihistoria en la retejo de Servas jen angle, france, germane, hispane, sed ankaŭ en aliaj lingvoj
  2. artikolo Seeds of Servas ("semoj de servas") Arkivigite je 2016-09-28 per la retarkivo Wayback Machine de Bob Luitweiler (angle)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search